Trodozo

Trodozo (aŭ superdozo[1]) estas konsumado de substanco en kvantoj, kiujn la organismo ne povas elteni. La efiko de trodozo draste modifas la korpan homeostazion, kaj kaŭzas diversajn simptomojn kies signifo povas esti morto.

La uzado de la termino trodozo implicas, ke ekzistas taŭga dozo. Tial, per tiu vorto oni ĝenerale aludas trodozo de kuracilo, narkotaĵo, etanolo aŭ ia ajn substanco konsumebla je certa dozo, kaj ne de veneno, kies konsumo estas toksa ĉiadoze.

  1. Superdozo laŭ PIV

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search